Intimiĝo al Malago kulture, historie, gastronomie

HeKo 861 7-B, 17 jan 25

Andaluza Esperanto-Rendevuo, organizata de Esperanta Naturamikaro en Malago, 28-31 marto 2025, estas la unua evento kadre de la Civita konsorcio al kiu eblas aliĝi elektronike. Provizora programo estas jam dissendita al la aliĝintoj.

La ĉefa celo de AER estas intimiĝi al la unua latinida urbo kie fondiĝis esperanto-klubo (kies longan tradicion daŭrigas la naturamika Esperanto-Domo). Al tio estas specife dediĉitaj la unuaj du diurnoj, dum la lasta tago enhavos asembleojn, kvankam en rimarkinda kadro: ekzemple la inaŭgura Parlamenta sesio de la nova Civita mandato disvolviĝos en la urbodomo, per si mem tre vizitinda, kun posta lunĉo en unika restoracio, dotita je fortepiano, ligita al la nomo de Federico García Lorca.

La unuaj diurnoj estos triumfo de “urba padismo”, kun promenado ne nur tra la spacoj, sed ankaŭ tra la tempoj: la civito romia, la civito islama kaj tiel plu. Okazos ĉiĉeronado en la zamenhofa lingvo, danke al gec-anoj Manuela Blanco kaj Carlos Spinola. Krom andaluzaj esperantistoj loĝontaj ĉe si, la kunvenontoj tranoktados parte ĉe la Esperanto-Domo kaj parte ĉe pensiono en la plej centra strato de la antikva urbo: de tie eblos aliri la plej interesajn lokojn kaj karakterizajn lokalojn, kie kleriĝi kaj frandumi.

Kompreneble vespere ne mankos spektakloj, interalie flamenka. Ja Malago mem estas spektaklo, kaj programo per si mem!

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.