Ionel Oneț donas sian adiaŭan riverencon

HeKo 901 5-A, 21 jan 26

Baldaŭ 70-jaraĝa, jam de tri jaroj emerito, la rumandevena Ionel Oneț ekde la ĵusa Novjartago ne plu okupiĝas pri la libroservo de la Universala; li mem ne scias, kiu anstataŭos lin, kaj ĉu entute la libroservo plu ekzistos en Roterdamo.
La UEA-libroservo estas unu el la plej vastaj en Eŭropo, kune kun tiuj de Flandra Esperanto-Ligo kaj Kultura Centro Esperantista. Ĉi-lasta parte situas en kulturservo.esperantio.net — la katalogado daŭras. Okaze de la likvido de la Centra Oficejo oni legis ke ĝi transiros al E@I en Bratislavo, sed ĝis nun nenio okazis.
Pro la foriro de Oneț kaj la ĵusa forpaso de Rob Moerbeek ŝajnas ke neniu oficisto de la antaŭa jarcento aperos plu en Nieuwe Binnenweg.

Legu pli en “Heroldo de Esperanto”

— c-ano Giorgio Silfer
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.