Kvankam li rekandidatiĝis regule, la israela ŝtatano el hebrea etno (ja nur 75% da israelanoj estas hebreoj) prof. Amri Wandel ne plu sidos en la nova estraro de la Universala, kiun li nun vicprezidas kaj kies estrarano li estis en diversaj mandatoj ekde la 1990aj.
La certeco de lia ekskludo fontas el la sovetieca balotsistemo de UEA, kiu konfidas al speco de politburoo la selektadon de la kandidatoj cele al unusola listo. En Sovetunio oni elsarkis la neŝatatajn nomojn (ĉe la roterdama metodo oni metas konfirman krucon): tie absoluta plimulto da neoj signifis malsukceson por la kandidato, ĉi tie signifas sukceson la absoluta plimulto da jesoj; sed la enesto en la listo jam kongruis/as kun la elektiĝo.
Malgraŭ la ekskludo de la mez-orientano, la plimulto de la nova UEA-estraro elektota en Bruno (por 2025-28) konsistos ankoraŭ el ekstereŭropanoj (el Sud-Ameriko, nigra Afriko, flava Azio). Cetere la Universala, same kiel la Laborista kaj la Akademio, restas ĉiam prezidata de viroj, dum la Esperanta Civito jam havis tri konsulinojn en malpli ol tridek jaroj.
(uea)