La teksto de rezolucio aprobita ĉe Unesko pri la sanktaj lokoj en Jerusalemo kaŭzis profundan indignon en Israelo, tiom ke Tel-Avivo haltigis la rilatojn kun la UN-agentejo pri edukado, scienco kaj kulturo. La propono venis el sep islamaj landoj kaj titoliĝis “Okupita Palestino”.
La rezolucio estis aprobita de la Plenuma Konsilio per simpla plimulto (do ne per plejmulto): 24 voĉoj poraj, 6 kontraŭaj kaj 26 sindetenaj. Poris Alĝerio, Bangladeŝo, Brazilo, Ĉadio, Popola Ĉinio, Dominikio, Egiptio, Irano, Kataro, Libano, Malajzio, Maroko, Maŭricio, Meksiko, Mozambiko, Nikaragvo, Niĝerio, Omano, Pakistano, Rusio, Senegalio, Sud-Afriko, Sudano kaj Vjetnamio. Kontraŭis Britio, Estonio, Germanio, Litovio, Nederlando kaj Usono. Sin detenis Albanio, Argentino, Eburio, Francio, Ganao, Grekio, Gvineo, Haitio, Hindio, Hispanio, Italio, Japanio, Kamerunio, Kenjo, Nepalo, Paragvajo, Salvadoro, Slovenio, Suda Koreio, Svedio, Togolando, Ugando, Ukrajno kaj du antilaj ŝtatetoj.
La rezolucio celas “protekti la kulturan trezoron de Palestino kaj la distingan karakteron de orienta Jerusalemo”. La teksto specife agacas la israelanojn ĉar la sanktaj lokoj estas cititaj (en la diversaj laborlingvaj versioj) nur en la araba. Krome ĝi “denuncas la israelan invadon” kaj aliajn restriktojn, laŭ unuflanka kondamno.
Pri la situacio en la Sankta Lando la Senato de la Esperanta Civito esprimis starpunkton per rezolucio unuanime aprobita en 2009.