István Nemere en mortodanĝero

HeKo 850 8-B, 12 nov 24

Pasintsemajne c-ano István Nemere festis sian okdekan datrevenon, partoprenis en aŭtografa kunsido kaj tuj poste malsaniĝis. La  verkisto, kiu kun okcent aŭtoritaj libroj estas konsiderata la plej fekunda en la mondo, estis enhospitaligita per ambulanco. Nun li kuŝas en profunda anestezio kaj la kuracistoj luktas por lia vivo.

István Nemere gajnis trifoje Premion “La Verko de la Jaro”. Li estis la unua prezidanto de Esperanta PEN-Centro, kiun li fondis en novembro 1991 kun Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer, En aŭgusto 1998 li prezidis la unuan forumon por la Pakto por la Esperanta Civito, kies parlamentano li estis dum kelkaj jaroj.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.