Itala paktinto planas fondi retgazeton

HeKo 870 9-B, 17 apr 25

Baldaŭ en Italio povus ekzisti nova retgazeto, plejparte itallingva, kiu daŭrigus la rolon de la iama “Lingua Verde” (pli frue: “Lombarda Esperantisto”). La projekton preparis c-anoj Giacomo Comincini kaj Alessio Giordano, kiuj prezentis ĝin hieraŭ al la ĝenerala Asembleo de Itala Interlingvistika Centro en Milano.

La Asembleo, sub la tagprezido de sen. Lorena Bellotti, delegis al la nova Komitato la profundigon pri la projekto, kun definitiva decido pri la eventuala akcepto, kondiĉita de diversaj faktoroj (interalie, laŭstatute IIC estas filio de LF-koop). La nova Komitato (2025-27) konsistas el gec-anoj Giorgio Silfer, prezidanto; Giacomo Comincini, vicprezidanto; Alessio Giordano, sekretario; Lorena Bellotti kaj Cristina Stefani, membroj. Ĉi-lasta estas ankaŭ IIC-delegito ĉe la Forumo de la Esperanta Civito.

Post la (esperantlingva) Asembleo okazis itallingva scienca seminario, gvidata de prof. Giorgio Silfer, pri “La glottopoiesi nel XXI secolo: problemi e prospettive”. La 55-minuta enkonduko analizis la diferencon inter la antaŭa kaj la nuna jarcentoj, kun novaj defioj, interalie pro la kontribuo de artefarita intelekto. 

Unuafoje aperis pli profunda kompreno pri kelkaj fenomenoj: ekzemple raŭmismo manifestiĝis fine de la 1970aj ĉar en tiuj jaroj definitive evidentiĝis ke esperanto ne plu timas la konkurencon de aliaj interlingvoj — tial, se neniu alia kapablas iĝi ĉies dua lingvo, oni rajtas pensi pri aŭtonoma funkcio kiel kulturlingvo multe pli serene. Aŭ la populariĝo de interlingvistiko ekster Esperantio, per verkoj de Pelletier, Eco, Albani-Buonarroti eblis ĝuste komence de la 1990aj, ĉar la ruino de la soveta imperio kaj ĝia saltelitara sistemo en orienta Eŭropo forigis neniam klare diritan, sed ekzistantan antaŭjuĝon pri esperanto kiel lingvo de komunistoj.

(Legu pli en “Heroldo de Esperanto”) 

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.