Jam aktivas por EKA la Afrikaj Ranetoj

HeKo 853 5-B, 12 dec 24

La Abeletoj por Kultura Esperanto-Festivalo, la Formiketoj por NaturAmika KulturSemajno en Esperanto, la Drakidetoj por la Danuba Esperanto-Rendevuo… kaj nun la Afrikaj Ranetoj kiel organiza teamo de la unua Esperanta Konferenco en Afriko, 28-31 decembro 2025.

La staĝo trejnanta la Ranetojn finiĝos post tri tagoj, kun multaj novaj ideoj kaj preskaŭ kompleta programo, fakte plene strukturita, kvankam detaloj estas ankoraŭ difinotaj.

La kongresejo estos luksa hotelo en Bujumburo, kie loĝos parto de la konferencanoj, sed manĝos kaj kunsidos ĉiuj. Okazos programeroj ankaŭ ekster tiu kongresejo, ekzemple en la Tanganika Esperanto-Domo, oficiale inaŭgurota. Afrika Esperanto-Instituto kaj aliaj paktintoj en Afriko invitis la Konsulon kunvoki tien ordinaran parlamentan sesion. 

Bonvolu rezervi en via agendo la jarfinon 2025an por Burundio!

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.