Jam eblas aliĝi al la konstitucia kurso

HeKo 903 9-C, 27 feb 26

Ekde majo komenciĝos kurso pri la Konstitucio de la Esperanta Civito, kun ĝeneralaj elementoj de juro kaj historio. Sub la aŭspicio de la Esplora Instituto de Esperantologio (EIE), gvidos la kurson c-ano d-ro Giacomo Comincini; la iniciato celos trejni la geparlamentanojn kaj gestabanojn al la analizo de la nuna normaro kaj realigo de novaj proponoj.

La provizora programo haveblas ĉe EIE, al kies adreso (institut@esperantio.net) oni povas sin turni por demandoj. La partopreno, tamen, formaligeblas tra la konsorcia magazeno, Esperanta Kulturservo, kie troviĝas paĝo ad hoc. Kontraŭ malmultekosta tarifo eblas aliĝi: temas pri 20 CHF por la kontingento 1 de la Monda Banko, 10 por la kontingento 2, 5 por la kontingento 3 kaj 2,50 por la kontingento 4.

La kurso disvolviĝos virtuale tra reta platformo, dum pli malpi dek sesioj, inter majo kaj junio 2026. Bonvenon al ĉiuj partoprenontoj!


 

— HeKo-redakcio
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.