Jarfine la 6a Afrika Kongreso de Esperanto

HeKo 575 1-C, 3 jun 15

La Ekzekutivo de Unuiĝo de Esperantistoj en la Tuta Afriko (UETA) kunvokas la 6an Afrikan Kongreson de Esperanto al Lomeo (Togolando), 23-29 decembro 2015.

Konsciante ke UETA sola ne povas labori por la propagando de nia lingvo en Afriko, ĝia prezidanto c-ano Prince Henry Oguinye el Niĝerio petas la kunlaboron de la Esperanta Civito.

La Konsulo, Marie-France Conde Rey, respondas pozitive, donante la aŭspicion de la Esperanta Civito al la Kongreso.

Siaflanke la Vickonsulo, Giorgio Silfer, ĝojas ke li povas plenumi la promeson de vizito en Togolando, kun la okazigo de grava didaktika aranĝo, kune kun la paktinta establo KCE.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.