Jerzy Fornal 80-jara, Teatro Espero 25-jara

HeKo 313 3-B, 18 okt 06
En septembro Jerzy Fornal lanĉis la 25an sezonon de Teatro Espero Varsovio, per la 150a prezento ĉe la Muzeo de Azio kaj Pacifiko: temis pri la spektaklo La arlekeno, laŭ humuraĵo de Janusz Korczak.

La 9an de oktobro c-ano Fornal travivis gravan solenaĵon. Li prezentis sian monodramon Wolfgangerl, verkitan por li de Gunnar Gällmo, kaj honore al lia tre baldaŭa okdekjariĝo venis tripersona delegacio de la aktorasocio ZASP, kun floroj kaj dankleteroj. La salono estis plena, ĉeestis ankaŭ du eksterlandaj esperantistinoj, el Francio kaj Israelo. La solenaĵon partoprenis la Varsovia filio de Pola Esperanto-Asocio.

La Esperanta Civito sincere gratulas la meritan aktoron, c-anon Jerzy Fornal.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.