John Wells proponas reformi la anglan

HeKo 368 5-A, 16 sep 08

John Wells, prezidanto de la Akademio de Esperanto kaj emerita profesoro de University College en Londono, kaj prezidanto de Spelling Society, ĵus proponis forigi la regulojn de “spelling”, la skandado de la angla lingvo, necesa por lerni ties ortografion. Li ankaŭ proponis forigi la apostrofon de la saksa genitivo.

“En la finna, lerninte la literojn, oni aŭtomate scias kiel oni skribas kaj prononcas; en la hispana kaj itala same; ni do unuformigu la anglan kaj ni solvos niajn problemojn.” Ne estas klare, ĉu ak. John Wells (kies esperantistecon neniu mencias) celas nur provoki la publikon aŭ iel esperantigi la anglan (ĉu por ke ĝi pli taŭgu kiel mondolingvo?). Sed certe estas, ke li vekis amason da protestoj kaj humuraj komentoj en la angla gazetaro.

Kaj en Harrow, unu el la plej bonaj sendependaj lernejoj en Britio (tie studis interalie Winston Churchill), oni decidis inaŭguri la semajnon per testo pri ortografio. “The Times” tuj publikigis ĝin. Kurioza detalo: ofte la ĉampionecon pri la franca ortografio gajnas profesoroj pri la angla. Nu, eĉ por ellerni la francan utilas mastrumi la anglan ortografion…

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.