Julian Modest pri sia lasta verko

HeKo 738 4-B, 3 jul 20

Sukcese disvolviĝis la telematika literatura renkonto kun c-ano Georgi Mihalkov (Julian Modest), kiu ne nur prezentis “La ĉasisto de sonĝoj” sed ankaŭ laŭtlegis el ĝi mallongan novelon kaj unu eseon. Ĉi-lasta klarigas kial li lasas la legantojn mem fini la librojn kiujn li verkas.

Venis tre interesaj demandoj de c-ano Carlo Minnaja, ekestis preskaŭ dialogo inter la verkistoj, ambaŭ PEN-anoj. La skajpadon partoprenis tri personoj, eble pro la samtempa disvolviĝo de MondaFest” 2020.

En septembro aŭ oktobro rekomenciĝos la literaturaj kafejoj en Budapeŝto. La unua estos dediĉita al la literatura efiko de la Manifesto de Raŭmo.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.