KALiFo konfirmota kun interna rotacio

HeKo 674 7-B, 19 mar 18

La Administra Komitato de LF-koop, renovigota okaze de la Ĝenerala Asembleo 15 aprilo 2018, probable konsistos el la samaj membroj, sed kun interna rotacio. C-inoj Perla Martinelli kaj Marie-France Conde Rey proponas interŝanĝon de oficoj: la dua iĝus prezidanto, la unua vicprezidanto por la mandato 2018-20. La ceteraj tri komitatanoj gardus sian oficon.

Dum la finiĝanta mandato LF-koop realigis plurajn atingojn. La plej gravaj estas la kvalita kaj kvanta kresko de la revuo “Literatura Foiro”, organo de la eldonejo; la vendo de la gazeto “Heroldo de Esperanto”, kiu tamen restas en la Pakto; la aĉeto de dua apartamento en Svislando, rezervota al Esperanta PEN-Centro; la eldono kaj trifoja represo de “Historio de la esperanta literaturo”, kunverkita de c-anoj Minnaja kaj Silfer. Tial la Martinelli-prezido estas registrebla kiel unu el la plej sukcesaj periodoj en la preskaŭ 40-jara vivo de la kooperativo.

La Asembleo aprobos la novan Trijaran Laborplanon, analizinte la sinergion kun la aliaj paktintoj, precipe la “svisan akson” kun Kultura Centro Esperantista, Esperanta PEN-Centro kaj Feminisma Esperanta Movado. Eblus baldaŭa aĉeto de tria nemoveblaĵo, rezervota al FEM post la morto de la mecenato.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.