Sennacieca Asocio Tutmonda havis 680 membrojn en 2006, laŭ komuniko de ĝia tiama prezidanto. La lasta numero de “Sennaciulo” raportas pri 370 membroj, el kiuj 251 repagis sian kotizon kaj 101 pagis nur por 2023, do malfruas por 2024. Do la membraro duoniĝis dum tri jardekoj, se realisme konsideri la malfruantojn.
Ne sur tiuj ciferoj tamen bazis sin hodiaŭ c-ano (kaj k-do) Stano Keable, komunisto kaj denaska esperantisto, por respondi per simpla “Ne!” al la demando: “Ĉu SAT havas estontecon?”. Aldone, li ne konsideras la fervojistan esperanto-movadon, sed subtenas la naturamikan, en 2008 mortintan sine de SAT, sed renaskitan en 2010 kaj nun tre viglan paktintan establon.
Esperanta Naturamikaro estas la sperto pri kiu c-ino Manuela Blanco, sekretario de ENa, parolis hieraŭ kadre de la temo “Tegmentaj asocioj kun esperanto-sekcio: kia perspektivo?” La strategio adoptita de ENa, kaj ankaŭ de KCE (ĉe ALTE), de la verkistoj (ĉe PEN Internacia) kaj aliaj raŭmistoj, estas la ĝusta; tamen ĝi postulas fremdlingvajn kaj diplomatiajn kapablojn, ĉar en tiuj tegmentaj organizoj oni ne parolas esperanton, sed la anglan kaj la francan, precipe. Kaj kompreneble necesas financaj rimedoj almenaŭ por kolektivaj aliĝkotizoj.
Skribis foje Edmund Grimley Evans: “Mi plu meditas pri la sukceso de Vikipedio kompare kun aliaj retaj projektoj. Eble grava faktoro estas, ke Vikipedio ne estas nur esperantista projekto, sed multlingva projekto, al kiu esperantistoj kontribuas. (Giorgio Silfer verŝajne volus uzi tion kiel argumenton por raŭmismo!)”. Almenaŭ li komprenis ke raŭmismo disvastigas esperanton pli trafe,