Kanada paro en la Verda Ĵaŭdo de Malago

HeKo 850 5-B, 8 nov 24

Ges-roj Zdravka kaj Normand Fleury el Kanado agrable gastis ĉe la hieraŭa Verda Ĵaŭdo, tradicie duonmonata renkonto en la naturamika Esperanto-Domo, fakte la sola esperantlingva kunveneto regule okazanta en Malago. 

C-ano Fleury kaj lia edzino revidis kun plezuro andaluzajn partoprenintojn en la ĵusa NaturAmika KulturSemajno de Toso-de-Maro, kie ili prelegis kaj li atingis la kapablecan diplomon (B2-nivelo laŭ LTSEC). La ĉeestantoj babilis ankaŭ pri la planata 1a Andaluza Esperanto-Rendevuo, 28-31 marto 2025, en kies lasta tago okazos la inaŭgura sesio de la Civita parlamento, en sia sesa mandato, post la elektoj al la Senato, 15 decembro 2024.

Tial ke la Esperanto-Domo kapacitas maksimume ok dormontojn, necesos hotelo por dudeko da personoj. La hotelo estas jam lokalizita, proksime al la fervoja stacidomo kaj al restoracio kun karakteriza bufedo. Ĉefa organizonto surloke estas sen. Manuela Blanco, sekretario de Esperanta Naturamikaro.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.