Kastelo Grésillon restas celo pli ol rimedo

HeKo 535 6-A, 1 jul 13

Surfante inter la rifoj de novaj francaj administraj reguloj (leĝo pri kooperativoj, kunigo de municipoj, normoj de sekureco…) la societo posedanta kaj mastrumanta kastelon Grésillon daŭre aktivas, kiel atestas la ĵusa asembleo, kiun partoprenis pli ol tridek kooperantoj (el kvarcento), sub la prezido de François Lo Jacomo.

Inter la pozitivaj elementoj situas la baldaŭa alveno de mastrumonta paro. Sed efektive la kastelo daŭre suferas pro sia multjara problemo: anstataŭ resti rimedo, la kastelo mem fariĝis celo. Malgraŭ tio, kompare kun La Kvinpetalo, Greziljono montras certan elanon. La staĝoj en la kalendaro estas multnombraj.

Restas tikla la financa situacio, ĉefe pro la kostoj de la domflegado. Vendi apenaŭ eblus: la valoro de la kastelo estas tro malalta por eltiri profiton. Se iam la nuna posedanto rezignos, devus okazi donaco al nova subjekto, aŭ nur simbola vendo.

Bona terapio por Greziljono (kaj La Kvinpetalo) estus ne zorgi en la sama instanco kaj pri la domflegado kaj pri la kultura programo. Tiel okazas en la Pakto por la Esperanta Civito: unu regio estas komisiita pri la apartamentoj de KCE, LF-koop ktp, dum la societoj mem okupiĝas pri siaj programoj.

.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.