Katalogata la unua stoko por la malaga biblioteko

HeKo 542 9-C, 29 okt 13

Okaze de la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko la municipa biblioteko “Emilio Prados” en Malago ne nur gastigis tre sukcesan esperanto-kurson, sed ankaŭ akceptis la unuan stokon da libroj peritaj de la Esperanto-Domo en Andaluzio.

La stokon kunmetis donacoj de diversaj mecenatoj, unuavice gec-anoj Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer, kaj la institucio Kultura Centro Esperantista. Ĝi estis liverita el Svislando al s-ino Pilar Menoyo García, bibliotekestro, kiu prizorgos la kreon de la plej granda fako de esperantlingva infanliteraturo en Andaluzio, kun sepdeko da unuoj. “La libroj estos katalogitaj komence de 2014, kaj ekde tiam disponeblaj por pruntado en la tuta cirkvito de la publikaj urbaj bibliotekoj en Andaluzio” diras la direktorino. “Ankaŭ de ekster Andaluzio ili estos prunteblaj, sed tio postulas pli da tempo”. Kompreneble la bibliotekaj katalogoj estas konsulteblaj rete.

“Ĉi tiu estas nur la unua donaco al la publikaj bibliotekoj de Andaluzio” atentigas sen. Julio Herrero, prezidanto de Esperanta Naturamikaro, kies sidejo estas en la Esperanto-Domo. “La dua stoko, kun interlingvistika kaj esperantologia enhavo, baldaŭ sekvos”.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.