Katalunistoj faligas maldekstran hispanan registaron

HeKo 922 1-E, 8 okt 27

Kvankam membroj de la registaro, la katalunistoj de la partio Junts per Catalunya voĉdonis pasintsemajne kontraŭ la dekretoj de ĉefministro Sanchez, socialisto; danke al ili la majoritato perdis la plimulton kaj la prezidanto anoncis sian demision: la hispana parlamento estas dissolvita kaj la popolo voĉdonos 29 novembro 2026. 

Iom ironie, la gvidanto de Junts nomiĝas Carles Puigdemont: kondamnite pro la klopodo sendependigi Katalunion, lin liberigis amnestio promulgita ĝuste de kabineto Sanchez. Plia koincido: la plejsupra tribunalo en Madrid hieraŭ verdiktis kontraŭ la lasta apelacio, tiel ke baldaŭ Puigdemont revenos al la patrolando, ĝustatempe por balotkampanjo kontraŭ la socialistoj…

La katalunisma partio faligis la koalicion pro la konverĝo kun la kristandemokratoj kaj la ekstrema dekstro. Alia katalunisma partieto (Esquerra Republicana de Catalunya) distanciĝis de Junts. La esperantistoj katalunistoj subtenas ambaŭ partiojn: teorie eble ERC pli ol Junts, sed reale eblas la inverso. Ankaŭ ĉar la plej maldekstraj esperantistoj (anarkiismaj) principe ne voĉdonas, teknike favorante la statistikan superecon de Junts. 

La krizo en Hispanio ne originas el la demonstracioj pro la lerneja situacio, kiel en Francio nuntempe, sed el la demostracioj pro la loĝeja situacio, prajmita de la deloĝigo ordonita al 87-jarulino. La dekretoj strebis korekti la situacion, sed ili koliziis kun la interesoj de la etaj proprietuloj, interalie en Katalunio.

— c-ano Giorgio Silfer
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.