KCE 2011: finance ekvilibra sen subvencioj

HeKo 501 6-B, 20 mar 12

Finance ekvilibra jaro por KCE en 2011: malgraŭ la manko de legacoj kaj subvencioj, la spezkalkulo prezentas pozitivan saldon de 7.591,89 svisaj frankoj, kiun tamen neŭtrigas la akumulita ŝuldo pro pruntoj kaj fideikomisoj ĉe privatuloj (sume 8.778,50 CHF), tiel ke la fina rezulto balanciĝas.

Al tiu ekvilibro kontribuis precipe la domo, kies luaj enspezoj superis 26.000 CHF, tiel kovrante preskaŭ ĉiun domkoston: hejtado, ŝarĝoj, asekuroj, hipoteko, renovigoj kaj riparoj ktp. Okazis ankaŭ ŝparoj, kiuj helpis al la ekvilibrigo, precipe en la administracio.

Tiu pozitiva rezulto venas post du jaroj da intensaj flegado kaj restrukturado. KCE havas plian terason, plian kontoron, plian prelegsalonon, plian dormoĉambron kaj tute renovigitajn plankojn kaj vandojn en multaj lokaloj. Ĉion ĉi ni dankas al la valora decido de la Komitato kontrakti kun Fondumo Pro Esperanto kiel regio. Dum la lastaj tri jaroj la Centron prezidis sen. Perla Martinelli, kaj tiel ŝi fermis en gloro sian mandaton.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.