KCE 40-jara en decembro

HeKo 371 9-B, 20 okt 08

Kultura Centro Esperantista fariĝos 40-jara okaze de la venonta Tago de la Esperanta Kulturo: fakte ĝi estis fondita en Bielo Zamenhof-tage 1968. El kvardeko da kunfondintoj ankoraŭ vivas Claude Gacond, Olivier Tzaut kaj Martin Meyer, kiuj estas invititaj al la jubilea aranĝo en Ĉaŭdefono, 13-14 decembro 2008.

Sabaton la 13an okazos tago kun nefermitaj pordoj, dimanĉon la 14an disvolviĝos la tradicia zamenhofologia aranĝo, kiu ĉi-foje inaŭguros duan jubileon: la 150a datereveno de la naskiĝo de Lazaro Ludoviko Zamenhof. “Zamenhof en nia literaturo: ne la aŭtoro, sed la persono” estos la temo de la kontribuo anoncita de c-ano Giorgio Silfer, membro de Scienca Instituto Zamenhof. La Majstro fakte aperas en pluraj verkoj kiel protagonisto: la plej famaj estas la prozopopea poemo de William Auld kaj la satira dramo de Sándor Szathmári.

Post Kastelo Greziljono, KCE estas la plej antikva kulturcentro daŭre vivanta kaj eĉ progresanta en Esperantio. En la Esperanto-Domo de KCE lokalojn luas kelkaj transnacie gravaj establoj: Kooperativo de Literatura Foiro, Esperanta PEN-Centro kaj Feminisma Esperanta Movado. Ĝi estas ankaŭ la oficiala adreso de la Kortumo kaj de la Civita banko.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.