Ekde la Tago de la Esperanta Lingvo (2 junio 2023) Kultura Centro Esperantista enkondukas tarifaron por virtuala partopreno (ekzemple per skajpo) en aranĝoj en sia Esperanto-Domo, la sola en Svislando. La tarifoj koncernas kaj kursojn, kolokvojn, simpoziojn, seminariojn, festivalojn organizitajn de KCE kaj renkontojn (ekzemple asembleojn) de aliaj establoj, al kiuj KCE luigas siajn salonojn.
Por partopreni virtuale en aranĝoj de KCE necesos pagi la saman kotizon kiel por reala partopreno, laŭ la plej lasta aliĝperiodo. Por partopreni virtuale en asembleo de alia establo, gastanta en la Esperanto-Domo, necesos pagi po dudek svisaj frankoj persone, kun 50%-rabato se la establo estas KCE-apoganto dum la koncerna jaro. Krome al ĉi-lastaj establoj (fidelas LF-koop, FEM, ENa, PEN) KCE ne pagigos la luon de la salono.
“Heroldo de Esperanto”, monata informilo de KCE, daŭre ekzistos nur en papera formato.
(Perla Martinelli, prezidanto de KCE)