KCE inaŭguros monatan legorondon en Neŭŝatelo

HeKo 826 9-B, 25 nov 23

La esperanta kulturo ekspansias en la neŭŝatela respubliko ankaŭ danke al monata legorondo organizata de Kultura Centro Esperantista en la kantona ĉefurbo. En Neŭŝatelo nenio okazas de pluraj jaroj, kvankam iam ekzistis tie aktiva klubo. Lasta aktiveco okazis kunlabore kun Bibliomonde, multlingva publika biblioteko mastrumata de volontuloj en urbocentra palaco.

Ĝuste ĉe Bibliomonde, en la dua mardo de ĉiu monato, inter la 18h00 kaj la 19h00 disvolviĝos esperanta legorondo. La inaŭgura mardo estos la 9a de januaro 2024; sekvos la 13a de februaro, la 12a de marto ktp. En aŭgusto 2024 la iniciato situos kiel literatura kafejo kadre de Kultura Esperanto-Festivalo, post amuza promenado tra la jara festo de la stratmuzikantoj.

La legorondo gastigos esperanto-verkistojn, proponos diskutojn ankaŭ kun gaĝoj, funkcios pivote al renkontiĝemaj esperantistoj kaj de la montaro kaj de la lagobordo. Post la renkonto la legemuloj povos vespermanĝi kune en apuda krespejo. Informas: kce [ĉe] esperantio [punkto] net (kce[at]esperantio[dot]net)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.