Ĵaŭde kunsidis en la Helvetia E-Domo c-anoj Comincini, Giordano, Silfer, kun la telematika partopreno de c-ino Bellotti. La temo estis la plenumo de la reformita direktivo Mühlemann pri lingvotestado, ĵus aprobita de la Forumo en Pavio, al kiu aldoniĝis propra aplika reglamento.
Ili okupiĝis pri la unua paŝo, nome la kreo de du komisionoj, unu testa kaj la alia organiza. La dua estas pli grava, pro siaj kunordigaj povoj, dum la unua enhavas la ekzamenontojn. Por ambaŭ necesas la esperanta civitaneco kaj la C-diplomo: almenaŭ C1 por la testa, nur C2 por la organiza. Pro tiuj normoj, estas proponite ke la KCE-Komitato nomumu tri gecivitanojn ĉe la organiza komisiono: Giordano, Martinelli, Silfer, kiuj povus mem proponi pliajn du. Jam venontmonate la ordinara kunsido de la Komitato probable ratifos la proponon. Pri la testa komisiono venos kandidatigoj. Kultura Centro Esperantista nomumas la komisionanojn, sed la komisionoj poste agas aŭtonome.
La lingvotestado en la Esperanta Civito estas ezemplo de apliko de la federisma principo de subsidueco, nome de atribuo de specifaj agadsferoj al la paktintaj establoj, anstataŭ krei novajn strukturojn dependajn de la Kapitulo.