Esperanto-Domoj naskiĝas per aĉetokontrakto, kiu povas enteni specialajn klaŭzojn. Ni vidu du ekzemplojn: la Domo en Svislando (apartenanta al la neprofitocela asocio Kultura Centro Esperantista) kaj tiu en Svedio (apartenanta al la kooperativo Esperanto Garden).
La unua estis vendita al KCE de la tuj malfondota Foyer Edmond Privat 14 junio 1999 (laŭ la notaria akto) kontraŭ favora prezo, nome la transpreno de la restintaj ŝuldoj akumulitaj dum la manaĝerado de ges-roj Mireille Grosjean kaj Claude Gacond.
En la kontrakto enestas la sekva kondiĉo: se KCE vendus la domon (kun la parcelo) antaŭ ol pasus dudek kvin plenaj jaroj, la diferenco inter la prezo pagita en 1999 kaj tiu ricevota poste iĝus profito de la ĉaŭdefona civito. Hodiaŭ, dudek kvin jarojn plus unu tagon poste, tio egalus almenaŭ al miliono da svisaj frankoj. La negocon en 1999 realigis por KCE ges-roj Sonja Brun kaj Giorgio Silfer, laŭ la subskriboj.
La loka civito (ĉi-kaze Filipstad) estas enplektita ankaŭ en la vendo (same en la 1990aj) de la kvaretaĝa konstruo, plus aneksaĵoj (eĉ sendependa kvarĉambra apartamento) en Leŝeforso, sed sen transakcio. Nome la esperantista kooperativo ne pagis la postulitan prezon (ĉirkaŭ kvindek mil eŭroj), sed devus pagi se ĝi vendus poste la tuton kontraŭ pli ol tiom, retenante nur la surpluson. Ŝajnas tamen ke la valoro de la nemoveblaĵo forte malkreskis tra la jaroj, male ol en Svislando: do estus surminuso, je damaĝo de la loka civito.
Kiam en 1999 KCE aĉetis sian domon, ĝi jam aliĝis al la Pakto por la Esperanta Civito. Tio multe helpis en la postaj jaroj, ne nur dum finance malfacilaj momentoj: laborfortoj kaj valoraj projektoj alvenadas el la cirkvito de la Pakto.