KCE, oazo kontraŭ la varmego en Eŭropo

HeKo 816 6-B, 15 jul 23

Je mil metroj da alteco, la Esperanto-Domo de Kultura Centro Esperantista estas unika rifuĝo por eskapi la varmegon de la Hundotagoj, en la nuna Eŭropo. Inter montaraj paŝtejoj kaj moderna urbo, KCE en Ĉaŭdefono proponas agrablan ripozon en la naturo, kun tre interesa gastronomio. En tia kadro eblas studi en esperanto, praktiki la lingvon, ĝui arton dum Kultura Esperanto-Festivalo, specialiĝi pri arkivistiko kun lerta fakulo. Entute dek ses litoj en dek ĉambroj, kun pitoreska pejzaĝo.

Apud tiu ideala situacio en Svislando, eblas eskapi la varmegon de la sudaj landoj ankaŭ ĉe la Mediteraneo, danke al la naturamika Esperanto-Domo en Malago, je kvindek metroj de la plaĝo. La Domo estas luebla kiel libertempejo nur fare de naturamika memstara familio. Rabatoj por la personoj kiuj havas la esperantan civitanecon.

Informas KCE: kce [ĉe] esperantio [punkto] net (kce[at]esperantio[dot]net) / ENa: naturamik [ĉe] esperantio [punkto] net (naturamik[at]esperantio[dot]net)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.