Detalan analizon pri la situacio de Kultura Centro Esperantista faris la Komitato dum sia kunsido en la Esperanto-Domo, 9 decembro 2023, sub la prezido de c-ino Perla Martinelli, en ĉeesto fizika de ĉiuj gekomitatanoj kaj invitita revizoro, krom unu virtuala alesto.
La diskuto koncernis la diversajn aktivecojn de KCE en 2023 kaj la programon de 2024; al la jam anoncita en ĉi tiu retejo eventuale aldoniĝos kurso pri botaniko, kun aparta atento pri oficinalaj plantoj kaj preparado de kuracaj rimedoj. Pri 2023 raportis la respektivaj responsuloj; aparte rimarkindaj estis: a) la aktiveco ĉe la Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo, pro la LAMI-projektoj, b) la aŭtonomigo de la Esplora Instituto de Esperantologio, kiel ĉefa celo de la fondata Andragogia Akademio en Svedio. Por la unua iniciato plej aktivis c-ino Lorena Bellotti, apogita de c-ano Alessio Giordano dum la ĵusa ALTE-kongreso en Romo, por la dua plej aktivas c-ano Giorgio Silfer, apogata de la norda legacio de la Esperanta Civito.
Intensiĝos en la virtualo la ĉeesto de “Heroldo de Esperanto”, informa organo de KCE, kies projekto pri nova retejo estas lanĉota. La apartamentoj Privata kaj Feria ĵus trovis luantojn, dum daŭras helpe de Pro Esperanto la intertraktado por asekura repago post la tempestaj damaĝoj en julio 2023. Estis akceptita la legaco de c-ano Carlo Minnaja por la biblioteko de KCE kaj aprobita la listo de la mecenatoj kiuj en 1999 ebligis la aĉeton de la Esperanto-Domo: ĝi estos diskonigita je la Tago de la Esperanta Kulturo.
Fine la protokolisto registris kvin kandidatojn por la triopa Komitato elektota de la Asembleo 30 marto 2024: la elirantaj Anna Bartek, Lorena Bellotti, Alessio Giordano (alelektito), la novaj Stanley Keable kaj Giorgio Silfer (se elektite, ĉi-lasta ĉesos kiel revizoro).