KCE reprezentis esperanton en Istanbulo ĉe ALTE

HeKo 850 6-B, 9 nov 24

La delegacio de Kultura Centro Esperantista, konsistanta el sen. Lorena Bellotti kaj c-ano Alessio Giordano, ĵus revenis el Istanbulo, kie ili reprezentis nian lingvon ĉe diversaj laborgrupoj dum la internacia konferenco de Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo. Ili estis la solaj por esperanto kaj ankaŭ el Svislando, kvankam alia instituto nun aliĝas el Grizono (por la romanĉa lingvo).

Gec-anoj Bellotti kaj Giordano agadis precipe en la paralelaj laborgrupoj pri minoritataj lingvoj kaj pri lingvotestado al mislokitoj. Ilia raporto aperos en “Heroldo de Esperanto”.

Dum ilia restado en Turkio ne eblis renkonti lokajn esperantistojn, interalie ĉar la tradukinto de la romano “Istanbul” Istanbulo” ne povis moviĝi el sia nuna loĝloko, proksima al la bulgara landlimo.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.