KEF en julio 2009

HeKo 382 4-A, 13 feb 09

Kvar jarojn post la lasta, naŭ jarojn post la antaŭlasta, kaj post du nuligoj, ree estas anoncita la 9a Kultura Esperanto-Festivalo en Danlando. Ĝi okazos en Helsingor, 7-12 julio 2009. Tiel la organizantoj ĝin prezentas:

“KEF estas festivalo kie ni prezentas altkvalitan originalan esperanto-kulturon. Ĝenerale la unuaj tagoj estas pli metiejaj kaj la lastaj pli distraj. La festivalo estas festivaleja en sia formo, tiusence ke oni loĝos primitive kaj tiamaniere la kostoj ne estas tiel altaj, kvankam Danio estas unu el la plej multekostaj landoj en la mondo. Kompreneble eblas ankaŭ loĝi en migrulhejmo aŭ en hotelo por aldona kosto.”

“Amaso da bonaj konataj esperanto-artistoj venos. Ni menci en hazarda ordo: Ĵomart kaj Nataŝa, Martin Weise kaj la Talpoj, Sten Johansson, Hotel Desperado, La Perdita Generacio, Initials dc, Pafklik kaj Jonas/Mathias. Flo de Vinilkosmo agadas, amuza metiejo okazos kaj infana rokgrupo ludos kaj prezentos sin. Vi povos spekti filmojn en esperanto, ligi kaj fari komiksojn, lerni poemi en esperanto, partopreni dancatelieron kaj entute ĝui la plej grandan aranĝon kun esperanto-kulturo.”

Informas: kef9 [ĉe] tejo [punkto] org (kef9[at]tejo[dot]org)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.