La Komuna Eŭropa Framo de Referenco (KEFR) estas la bazo de la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito (LTSEC). La tutan sistemon administras Kultura Centro Esperantista en Svislando. Kadre de la sama reto de lingvotestaj institutoj troviĝas ITK en Budapeŝto, kun kiu KCE lastatempe subskribis interkonsenton kun reciproka agnosko pri la aktiveco rilate al nia lingvo.
Antaŭ la ekesto de LTSEC, per direktivo Muhlemann, aprobita de la Forumo en aŭgusto 2006, ekzistis tri testosistemoj: la naciaj, organizitaj de la esperanto-institutoj en pluraj landoj (la plej fama estas FEI, Franca E-Instituto; bedaŭrinde ne ĉiuj same bone funkcias); la specifa de la Cseh-metodo, kun sidejo en Hago ĉe Internacia Esperanto-Instituto; kaj la internacia de ILEI, posteulo de la iama fiaskinta UEA-ekzamenaro.
Neniu el la tri menciitaj testosistemoj kongruas kun KEFR: la plej malkongrua estas tiu de ILEI, kiu havas nur du nivelojn (fakte B.1 kaj B.2), anstataŭ ses, kiel postulas KEFR. Sed ne temas nur pri aligradigo: necesas ankaŭ revolucii la ĝisnunan perspektivon de la tradiciaj esperantaj testosistemoj, tro dependaj de la skriba parto kaj eĉ de la naciaj lingvoj; tiurilate, la Cseh-metodaj ekzamenoj subite montriĝas pli modernaj.
Alia karakterizo de la ILEI-sistemo estas ĝia centralismo: la 70 rajtigitaj ekzamenistoj devus kreski al 200 ene de mallonga tempo, por tiel formi, en kiel eble plej multe da landoj, ekzamenajn komisionojn kiuj dependus de unu centralo. Evidente, en lando kie nenio ekzistas, kiel Turkio, tia komisiono estus bonvena; en lando kie la diplominstituto vegetas, kiel Svedio, tia komisiono simple mortigos ĝin; en lando kie la diplominstituto bone funkcias, kiel Francio, la risko de kolizio estos alta.
Male, la Civita sistemo strebas al nenia hegemonio super la ekzistantaj: LTSEC klopodas kongruigi kun KEFR la ekzistantajn landajn institutojn, per ekvivalentigo de la diplomoj; kaj la administranto de LTSEC (nome KCE) volonte delegas al lokaj realaĵoj, kiel ĝi jam faris kun ITK en Hungario kaj TIETo en Afriko, anstataŭ havi mondan korpuson de propraj ekzamenistoj.
Survoje al la integra aplikado de KEFR, en Ĉaŭdefono ĵus okazis seminario kiu analizis la problemojn kaj perspektivojn. La partoprenantoj (fakuloj el Francio, Hungario, Italio, Svedio, Svislando kaj unu observanto el Ganao) interalie okupiĝis pri la didaktika materialo, utiliginda por prepari sin al ekzameno laŭ LTSEC.
Ŝajnas ke por la C-grado ne estas grandaj problemoj, kaj ankaŭ por la nivelo B.2 oni povas rekomendi almenaŭ du verkojn: la daŭre aktuala “Paŝoj al plena posedo” de William Auld (kun la propono de pluraj anstataŭigi la tridekan paŝon per alia teksto) kaj la lastatempa “Vojaĝo al Esperanto-Lando” de Boris Kolker.
Multe pli vastan problemaron prezentas la nivelo B.1 kaj la A-grado. La plejmulto el la nunaj lernolibroj ne taŭgas por prepari sin al lingvotestado laŭ KEFR. La seminario, rimarkinte ke la nivelo B.1 koincidas kun la kompleta posedo de la morfosintaksaj kaj leksikaj elementoj laŭ la denotacia lingvo en la Ekzercaro de la Fundamento, studis du ĉefajn proponojn, pri kies apliko LF-koop estos komisiita, se ili estos aprobitaj.
Al KCE, kaj specife al ĝia Esperantologia Fakultato, estas jam komisiita la formado de testistoj: jam ĉi-somere, 5-16 aŭgusto 2007, KCE proponos en Ĉaŭdefono tian trejnadon por LTSEC, nome KEFR-ekzamenado.
Lastatempe ILEI komencas inspiriĝi al la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito, tute ne menciante ĝin. Tio evidente signifas ian prioritatigon de KEFR, eĉ en kontrasto kun la “tutmondeca” elano kaj kontraŭeŭropa sinteno kiujn ILEI-gvidantoj publike esprimis. La imitado estus bonvena se, apud la risko de kolizio kun la funkciantaj landaj institutoj, ne ekestus ankaŭ la risko de kolizio kun la Esperanta Civito.