La esperanto-junularo aspektas fenomeno relative pli kompakta ol pliaĝaj movadoj. SAT-junulfako praktike ĉesis antaŭ jardekoj, dum TEJO pli kaj pli kreskis ekde la 1960aj.
En TEJO la generacio de Tyreso transprenis la gvidon de UEA ekde la 1970aj, dum la generacio de Raŭmo plejparte aktiviĝis aliloke ekde la 1980aj: vi retrovas ĝin en la Esperanta Civito, tiel ke raŭmisto kaj Esperantiano iĝis sinonimoj. La du generacioj disvolvis malsamajn organizajn kulturojn, kiujn heredis la nunaj.
TEJO, kiel parto de la UEA-sistemo, asimilis ĝian kulturon, sed bezonis kompromisi kun la realo de la junularaj INROj, des pli kiam la internaciaj institucioj en Eŭropo (unuavice per ErasmusPlus, duavice per volontula servo) ekfinancis ilin kaj fakte dependigis ilin al si. Je certa punkto TEJO estis jure devigata distanciĝi de UEA: ĝi ne revenis al la epoko de TJO, kun plena sendependeco, sed ĝi havas neimageblan aŭtonomion, kompare kun la integriĝo kaj eĉ subordiĝo post la interkonsento de Beogrado (1973).
Kompare kun aliaj INROj, karakterizo de UEA/TEJO dum la jardekoj de la plena integriĝo estis la ambivalenco okcidento-oriento — la organizo en si kunigis ambaŭ duonojn de la mondo, kio estis tre malofta por okcidenta asocio sen deklarita marksisma alvokiĝo. Post la falo de la Berlina Muro kaj la kolapso de la ŝtatekonomiaj reĝimoj en Eŭropo, rezistis la inklino al la restantaj kazoj (Kubo, Popola Ĉinio, Vjetnamio) kaj al la cetero iel kontraŭokcidenta (ekz. Irano). Sed disvastiĝis interreto kaj la rilataj fenomenoj: la 21a jarcento iel rekondukas al Neue Soziale Bewegungen, sur virtuala tavolo.
La Junulara deziras profiti je tiu tavolo, sed ĝuste ĝia nuna organiza kulturo malhelpas tion. Paradokse, la plej envolvitaj en tiu tavolo des pli retroas en sia konceptado: emblema estas la kazo de iu Komitatano B (kiel Bedaŭrinde), eble eĉ baldaŭ Estrarano E (kiel Evitende), kiu administras parton de Reddit, sed havas pensmanieron burokrate bullerisman…
Oportunus nun havi junularan renkonton kia estis la simpozio apud Varsovio (1984) aŭ la konferenco de Segedo (1988). Eble ne TEJO, sed Studenta Esperanta Ligo kapablos iniciati ĝin. Eble ĝi estos parte virtuala, parte fizika.
(Giorgio Silfer)