Kia perspektivo por lingvotestado en Esperantio?

HeKo 849 9-B, 3 nov 24

La sukcesa simpozio ĉe Kultura Centro Esperantista okupiĝis ankaŭ pri didaktiko kaj specife pri lingvotestado. C-ino Lorena Bellotti historie skizis la ekzamenaron en Esperantio, kiu enkalkulas plurajn sistemojn: tradicie la landaj institutoj (la plej famaj estas la franca kaj la itala), la fiaskinta ILEI-ekzameno lanĉita konkurence al ili, LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito (LTSEC, ekde 2006), fine la eksterlanda UEA-giĉeto de hungara institucio (2007-2020) regresinta al UEA-diplomo sen agnosko de ekstera instanco. 

La du lastaj administrataj de la privata entrepreno Edukado.net, dum LTSEC estas administrata de KCE. Kurioza detalo: praktike la duono de la teamo de Edukado.net loĝas aŭ laboras je centmetra distanco de la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono. KCE membras en la Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo (ALTE, Kembriĝo) ekde 2007, UEA imitis ĝin poste; Edukado.net ne havas tegmentan referencon (male al KCE), kvankam kun akreditivo ĉe la ĝin furaĝanta Esperantic Studies Foundation (male al KCE).

Dekomence LTSEC aplikas ĉiujn ses nivelojn de la Komuna Eŭropa Framo de Referenco (KEFR); UEA nur tri nivelojn, al kiuj aldoniĝis C2 nur en 2022 (sed al ĝi daŭre mankas la A-grado). KCE ne varbas por siaj lingvotestaj sesioj: venas kiu mem volas; Edukado.net organizas eĉ kampanjon: laŭ merkata vidpunkto la diferencon klarigas la fakto ke LTSEC okazas nur reale, dum Edukado.net ekzamenas virtuale, kio postulas altan koston pro la luo de telematika platformo — tial necesas ĉiufoje varbi almenaŭ dudek kandidatojn (kies tarifo estas pli alta ol por LTSEC).

Kia horizonto por lingvotestado en Esperantio? Ĉe UEA necesos subteni finance la virtualon, ĉe KCE la kostoj (sed ankaŭ la rimedoj) koncernas precipe la aktivecon en ALTE kaj por Konsilio de Eŭropo. En unu kazo la risko estas la sama parabolo de Terminologia Esperanto-Centro: haltis d-ino Blanke, ĉesis TEC; haltos d-ino Kováts, paneos UEA-KER. En la alia kazo KCE ŝajnas nun disponi je sufiĉa laborforto, kvante kaj kvalite, por publikaj rilatoj kaj ekzamenoj. Krome, KCE bone funkcias en konsorcia kadro sen konkurenco, dum la alia ŝajnas rezulti el konstanta konkurado: ILEI-ekzamenkomisionoj spite al la landaj institutoj, UEA-Edukado.net spite al la ILEI-komisionoj, perdonte survoje la reklamatan agnoskon de la hungara ŝtato. 

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.