Kial ili ne uzas la trafan vorton? Pogromo!

HeKo 826 1-E, 12 nov 23

“Registare instigita aŭ aprobita amasbuĉo kaj elrabado de judoj, aŭ, pli ĝenerale, de rasaj aŭ naciaj malplimultoj”: tiel klarigas la gastona PIV la vorton “pogromo”, el la rusa lingvo. La estonta Doktoro Esperanto persone spertis pogromon, en Varsovio: tiu tamen estis preskaŭ nenio, kompare kun postaj pogromoj kaj eĉ tio kio okazis en la sudo de Israelo, 7 oktobro 2023.

Sed kial preskaŭ neniu kuraĝas uzi tiun vorton, por la 7a de oktobro? Kial israelanoj mem nutras la konfuzon inter milito kaj pogromo, skribante pri atako, agreso, masakro, kaj ne pri POGROMO? Ja la armita partio Hamas estas la registaro en la najbara Gazao, kaj ĉiuj kondiĉoj estas kunigitaj por nomi la amasbuĉon — pogromo.

La kialoj estas du. Israelo havas sian “raison d’etre” (tiel dirus Zamenhof) en la ekzisto de teritorio kie la hebreoj povas vivi en trankvilo kaj sekureco. Se oni parolas pri pogromo en Israelo mem, tio signifas ke Israelo ne plu plenumas sian mision, kaj hebreoj devus forlasi la landon, kiel jam faras pluraj kun duobla ŝtataneco. Certe Israelo ne volas ke multiĝu jaordimoj (grimpantoj, aŭ nur trapasaj judoj) kaj malmultiĝu olimoj (novaj alvenintoj, aŭ enmigraj judoj).

Simile, oni konscias ke paroli pri pogromo vekas la ideon organizi pogromojn denove, ankaŭ aliloke. La ĉaso al la hebreo povus iĝi ree ŝatata “sporto” en kelkaj partoj de Eŭropo kaj Proksima Oriento. Estas danĝere uzi la trafan vorton. Sed ignori vorton ne egalas preventi fakton. Neniu hebreo diru poste: “Ni ne vidis ilin alveni”. Kaj saĝaj gojoj preparu sin por helpi. Ankaŭ ĉar poste venos la vico de aliaj minoritatoj: en milita tempo des pli facilas ilin persekuti.

(Giorgio Silfer)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.