La grandaj jardeficitoj de Universala Esperanto-Asocio interalie akumuliĝas pro superegoa tendenco “kovri” ĉion, kaj tial perdadi monon. Ekzemple, kvardek mil guldenoj estis tiel forĵetitaj por kovri la nigran truon de “Indiĝenaj dialogoj” (responsis Buller kaj Corsetti, kun posteuma beno de la Komitato en 2006). Pli modesta la perdo pro la investo en Amikumu, en 2017: nur dek kvin mil eŭroj — kvin mil donace, la cetero per akcia aĉeto.
La Kapitulo de la Esperanta Civito estas pli prudenta ol la Estraro de UEA. Jen kiel la vickonsulo pri informado, c-ino Perla Martinelli, samjare respondis al s-ro Richard Delamore, la aŭstralia iniciatinto de tiu apo.
“La Vickonsulo afable transdonis viajn du mesaĝojn, fakte la tutan dosieron pri Amikumu. Verdire mi ne estas certa kompreni, kion vi atendas de la Esperanta Civito, sed probable utilas al nia dialogo diri ion, pri kio povus interesi la Civiton en ĉi tiu kunteksto.”
“La intereso estas fakte sociologia kaj politika. Gravas ĉio kio helpas al la socia koherigo de Esperantio, inkluzive de la integriĝo kaj asimilado de novaj lingvanoj. Tio estas eĉ prioritato. Aliaj subjektoj, konceptitaj kiel NRO, emfazas la movadaniĝon, nome la asocian kaj kongresan kotizadon. Por la Civito, kiu strebas esti subjekto de internacia juro, la fokuso koncernas la kvaliton de la partoprena civitaneco.”
“Mi ne ekskludas la eblecon ke teknologia novaĵo helpas al socia koherigo, kaj tial Amikumu povus interesi la Civiton. Aliflanke la nuna Esperantio grandparte postrestas teknologie, ĉu pro malfruo kaj malriĉo (Afriko) ĉu pro diferenco de generacioj. Mi mem (kiu povus esti via onklino) posedas potencan poŝtelefonon, kiu certe akceptus vian apon; sed ĝi kuŝas ĉiam en tirkesto, ĉar mi ne kapablas uzi ĝin, kaj ne volas perdi tempon pro memlernado: kie mi loĝas ĉiu informadikisto aŭ telefonkompaniano de mi kontaktita estas didaktike nula.”
“Laŭ skemo venanta el aŭstralia universitato, la socia koherigo celas: a) larĝigon de ĉies bonfarto; b) eviton de marĝenigo kaj ekskludo; c) kreon de sento de komuna aparteno; d) promociadon de kuneco; e) transdonon de ŝanco progresi. Ĉu por io(j) el la supraj vi havas pozitivan rezulton per Amikumu? Tiaj informoj interesas min, antaŭ ol rekomendi Amikumu.”
S-ro Delamore efektive respondis, sed evidente la Kapitulo ne trovis la respondon sufiĉa por decidi favore al financa investo pri Amikumu. Aldone, pri li ekzistis noto AFM (Ad futuram memoriam) ĉe la Civita Registro: tio ne estas “caveat”, kiu malhelpus civitaniĝon, sed informo pri io malpli grava, tamen bedaŭrinda (specife, li proponis kaj promesis intervjuon al la tiama Konsulo por sia privata televizio, sed la promeson ne plenumis).