Kial ni ne sendis saluton al UK

HeKo 367 1-C, 4 sep 08

La Esperanta Civito sendis neniun saluton al la jubilea Universala Kongreso en Roterdamo. La mankon de tiu saluto klarigis la Konsulo en interna cirkulero al la Kapitulo, tuj antaŭ UK mem. Jen la teksto de la cirkulero.

“La Konsulo decidis sendi neniun salutmesaĝon al la Universala Kongreso en Roterdamo, ĉar:
a) neniu Civita parlamentano, eĉ neniu civitano entute petis tion;
b) neniu invito aŭ eĉ kontakto pri tio venis el UEA, malgraŭ la renkonto al kiu la Kapitulo invitis la UEA-estraron en Vilno;
c) kiel pruvite de ĉiuj historiistoj, UEA mem ne estas centjara, sekve la kongreso ne estas vere jubilea;
d) kutime salutmesaĝon la Konsulo ne sendas al esperanto-kongreso: pri tio eventuale okupiĝas la Vickonsulo, dum la Konsulo rilatas al eksteraj subjektoj.”

Kelkaj Civitaj parlamentanoj partoprenis en UK, sed nur kiel privatuloj. Unu el ili (sen. Dieter Rooke, ruĝa grupo) estis la kongresa korespondanto de “Heroldo de Esperanto” (sed ne de HeKo).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.