Pro Esperanto estas fondumo celanta la ekspansion de la esperantlingva komunumo en la sektoroj sociala, konstrua kaj financa. Ĝi helpas por la aĉeto, luado, flegado de nemoveblaĵoj kadre de la Pakto por la Esperanta Civito. Tri domoj (en Svislando, Hispanio, Burundio), tri apartamentoj (en Svislando) kaj unu kontoro plus gastoĉambro (en Hungario) estas rekte administrataj de la fondumo kiel regio.
La fondumo funkcias konforme al Lex Argentaria. Tial ke la Kapitulo nomumas ĝian Konsilion, oni rajtas aserti ke en la Esperanta Civito la politika povo kontrolas la ekonomian. En ĉi-lasta ne mankas ideoj pri novaj financaj produktoj kaj servoj.
Donacoj al Pro Esperanto estas subtraheblaj de la pagotaj impostoj: temus pri ŝparo por la donacinto, ne pri la kutima mono por Sankta Neredono. Krome la fondumo bezonas fakulojn plej diversajn: arkitekturo, librotenado, domflegado…
Bonvolu kontakti fonduso@esperantio.net se vi deziras helpi.