Kien Afriko? Interesa debato en Buĵumburo

HeKo 546 5-C, 4 dec 13

En la granda halo de la Nacia Altlernejo pri Administrado en Buĵumburo (Burundio) okazis la jubilea konferenco pri la kvindeka jariĝo de la sendependiĝo de la Afrikaj ŝtatoj, 21 novembro 2013.

La prezidanto de la Societo Internacia por Paco Universala (SIPU), sen. Frederiko Nimubona, kiel ĉeforganizanto, enkondukis la temon: defioj kaj perspektivoj por Afriko.

La Konsulo de la Esperanta Civito, sen. Marie-France Conde Rey, skizis la rilatojn inter la Nordo kaj la Sudo, ĉu makrosocie kiel ekzemple ĉe la Monda Banko, ĉu mikrosocie kiel ĉe la diversaj klopodoj de esperantistoj. Ŝi parolis en esperanto kun tuja traduko al la franca.

Prof. d-ro Jacques Burikukiye prezentis, helpe de diaporamo preparita de Eric Kampibare, kompletan panoramon de la politikaj evoluoj tra la tuta Afriko kaj tra la du lastaj jarcentoj. Lia tre klera sintezo kompletigis la elementojn liveritajn de la Konsulo, kvankam iliaj konkludoj iomete diverĝis pro ilia aparta emfazo ĉu de pozitivaj, ĉu de negativaj aspektoj.

La prezidanto de SIPU tiam parolis pri la projekto Vilaĝo de Paco, konstruota en Njianza-Lago. Li montris allogajn planojn jam prilaboritajn de burunda arkitekto, kaj nombris la diversajn ejojn de tiu avangarda Centro.

La sesdeko da auskultantoj montriĝis kaptita de la temo kaj iliaj trafaj demandoj estigis altnivelan debaton.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.