Kino por, per, pri virinoj en Femina 37

HeKo 563 9-B, 6 aug 14

La kovropaĝo de la revuo “Femina” n-ro 37 estas dediĉita al la Internacia Festivalo de la Femina Kino, pri kiu raportas la talenta korespondantino, c-ino Marie-France Conde Rey: ŝi ja fariĝis unu el la plej interesaj kinorecenzitoj en Esperantio.

Ĉi-numere “Femina” proponas plurajn intervjuojn: al la prezidanto de Internacia Konsilio de Virinoj, Cosima Schenk; al la franca feministino Elisabeth Badinter; al la sefarda kantistino Mor Karbasi.

Estas komentarioj pri la situacio de la virinoj en Esperantio kaj pri la problemoj de la elmigrintaj esperantistinoj.

Literaturo pli ol okulumas, per longa rakonto de Lara Zavatteri kaj malpli longa de c-ino Etel Zavadlav.

Polina Kalnitskaya inaŭguras sian vicredaktorecon per longa intervjua referaĵo pri feminismo en Rusio: “For la patriarkecon!”.

Politikistinoj en Afriko, de c-ino Chamberline Nguefack, kaj memprezento de la Nobel-laŭreato Gertrude B. Elion malfermas fenestrojn ekster Esperantion.

La revuo “Femina” estas ĉefredaktata de c-ino Perla Martinelli. Eldonas kaj administras LF-koop, posedas FEM. Varbekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.