Kio okazas pri la delegita reto de UEA?

HeKo 834 7-A, 22 apr 24

La projekto AKSO, pri kiu responsas Mia Nordentoft, ne estas ankoraŭ plen-efika, sed unu gravan rezulton atingis, almenaŭ laŭ la hodiaŭ demisiinta ĉefdelegito de la Universala en Argentino: ĝi tute haltigis la internan funkciadon de la delegita reto.

S-ro Ruben Sanchez klarigis sian demision en la Telegram-kanalo de ILEI, sed lia letero estis tuj forviŝita de la administranto; sama cenzura sorto en alia informa kanalo. Konklude al sia letero, li skribas:

“Ĝis nun, UEA malprofitis la avantaĝojn de la nuntempaj teknologioj, kaj la rezulto estas la malkresko de nia membraro. Ĉefdelegitoj ne sukcesas rekte kontakti estintajn, estantajn nek estontajn UEA-membroj, en siaj respektivaj landoj. Pro la ĉi-supre menciitaj kialoj, kaj pro la fakto ke ĝis nun neniu deziras serioze solvi la problemon, mi rezignas/demisias mian postenon.”

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.