Kiu kongreso pli utilas por afrikanoj: AKE aŭ UK?

HeKo 831 2-A, 3 feb 24

Ni ĉiuj afrikanoj entuziasmas pri Afrika Kongreso de Esperanto (AKE). AKE valoras ĉar ĝi okazas kun preskaŭ regula kadenco kaj en diversaj landoj. Ni admiras ĝin, ankaŭ ĉar ĝi ne estas multekosta pro la vojaĝo kaj la kotizo. Ankaŭ neriĉuloj iras al AKE.

Rilate al Universala Kongreso de UEA (UK) estas tre malfacile partopreni, ĉar afrikanoj ne trovas financajn rimedojn. UK apartenas al riĉaj UEA-anoj kiuj organizas ĝin. Ĝia estraro selektas laŭ propra volo iujn afrikanojn por partopreni. Ĉu la estraro aplikas la verajn zamenhofajn principojn dum selektado?

Imagu UKon kiu okazos en Tanzanio aŭguste 2024 en turisma urbo; afrikaj esperantistoj apenaŭ povas partopreni sen monkontribuo. Ĝi do estos kongreso de alikontinentanoj plus kelkaj afrikanoj, inverse al AKE.

Konklude, ni afrikaj esperantistoj konsideras AKE pli bona aŭ utila ol UK. Tial afrikanoj rekomendas al UEA scii bone ke Esperantuje ĉiuj havas egalrajtojn, kaj kompreni ke ni ĉiuj luktas por kaj per esperanto. Ni apliku la homaran proksimiĝon.

(Honoré Sebuhoro)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.