Koffi Gbeglo forlasas Universalan Esperanto-Asocion

HeKo 587 5-A, 12 dec 15

C-ano Koffi Gbeglo ĵus dissendis la suban deklaron, post kunsido de la landa asocio de UEA en Togolando, ĉe Institut Zamenhof en Lomeo:

Ekde nun mi estas for de UEA, ĝis tiun asocion gvidu homoj konsciaj pri la kresko ĉiapunkta de afrikanoj. Laŭ mi, UETA nun estas tre bone organizita kaj ĝia provizora sidejo Afrika Centro Esperantista pli bone funkcianta ol Centra Oficejo en la manoj de Osmo Buller.

Mi do rifuzas la postenon de komitatano A de Unuiĝo Togolanda por Esperanto ĉe UEA, kaj eĉ rezignas pri mia kandidatiĝo al la B-komitataneco de UEA, ĉar la voĉnombrado en la CO en Roterdamo tute ne estas fidinda. Mi memorigas kiel oni traktis mian kandidatiĝon al la posteno de ĝenerala direktoro lastatempe.

Komentoj

Redakcio

31a Okt 2019 Ĵaŭ - 19h43

La deklaro de c-ano Gbeglo ŝajnas origini el la ĉagreno pro persona mistraktado; cetere li ne anoncas definitivan eksiĝon el la Asocio. Sed eble ĝi havas ankaŭ taktikan signifon: UTE daŭre estas landa asocio de UEA, kaj la komitataneco de Gbeglo estus baro por normaligo de la rilatoj. Nur la eksiĝo de UTE el UEA havus gravan politikan signifon; sed tio estas tre malprobabla.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.