Kompleta la 97a jarkolekto de "Heroldo de Esperanto"

HeKo 778 3-B, 18 dec 21

Aperis la decembra numero 2327 de “Heroldo de Esperanto”, kiu kompletigas la 97an jarkolekton de la gazeto, monata informilo de Kultura Centro Esperantista, kiu redaktas, posedas kaj administras ĝin en Svislando, sed eldonas en Bulgario. HdE progresis en 2021, per la unua suplemento “Gepatra Bulteno”: ĉu la nova redakciano, c-ino Ĥadiĝa Alieva, plioftigos tiun ampleksiĝon, per paĝoj dediĉitaj al la nuna panoramo de la orienteŭropa Esperantio?

La unua paĝo dediĉas la ĉefartikolon al la senkongresa situacio en Esperantio, fenomeno spertita nur dum mondmilitoj: kia prognozo por 2022? Tria jaro sen reala UK strangolus finance la Universalan, kiu dum la lastaj dudek jaroj per si mem perdis tri milionojn da eŭroj.

La frunta artikolo raportas pri la preparata fondo de Civila Esperanta Servo kiel aparta establo, dum la ŝultra nekrologas pri Franco Levi, hebrea senatano de la Esperanta Civito. La internaj paĝoj informas precipe pri la aktiveco de KCE kaj aliaj paktintoj. Ne mankas tre interesa debato pri la stato de Sennacieca Asocio Tutmonda (nun centjara) kaj tuta paĝo kun artikoloj el “Tutmondaj voĉoj”.

Eblas mendi ekzempleron de HdE ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.