Eliris de la presejo la decembra numero de “Femina”, kiu kompletigas la trian jarkolekton de la revuo de Feminisma Esperanta Movado, eldonata de LF-koop.
“Trans silentigo” estas la ĉeftemo de la dekdua numero, reference al pluraj artikoloj de virinoj pri subpremataj minoritatoj, kiel la kurda kaj la naga; sed la silentigo koncernas multajn virinajn voĉojn, unuavice tiun de ĵurnalistino Anna Politkovskaja.
La numero enhavas ankaŭ la kutimajn rubrikojn pri Pac-Nobelo al virinoj, pri alternativa turismo, pri socikulturaj konsiloj. Kontribuis interalie Marie-France Conde Rey, Marcelle Deschamps, Aneto Muhlemann, Chamberline Nguefack Zedong. Ĉefredaktis Perla Martinelli, grafike asistis Rolfo.
Ekzempleron de “Femina” estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.