Kompletige al la prognozita en 2021

HeKo 835 4-E, 9 maj 24

Fine de aŭgusto 2021 Via servanto afiŝis en HeKo ĉi tiun artikolon: https://www.esperantio.net/index.php?id=4365


La evoluo de la ukrajna (jam nur ukraina) situacio ŝajnas preludi al la dua malvenko de NATO. Reale ĝi atestas la malvenkon de Eŭropa Unio kaj la ekspansio de la alianco, kadre de vastiĝo de la usona alianca sistemo. Fakte EU eniris sakstraton en la rilatoj kun Rusio, dum la secesiinta Britio gajnis je influo al EU, kaj la eraroj de Rusio kaŭzis la malneŭtraliĝon de Svedio kaj Finnlando, novaj NATO-anoj. Samtempe Usono kreis “ĉinan muregon” en la pacifika areo, kooptante eĉ Vjetnamon: ja la hieraŭa malamiko povas esti la morgaŭa (eĉ hodiaŭa) amiko…

Post la fortikigo de tiuj du frontoj la atlantika (kaj pacifika) flankoj povas konsideri sin kontentaj. La geopolitika akso de la mondo revenis al Ameriko, kaj la fakturon de tiu aliaksigo pagos Eŭropa Unio. Dume, el Ukrajno restos nur Ukrainio, kun fumantaj ruinoj kaj najbaro kolera kontraŭ Eŭropo, al kiu venĝi sin pro Ameriko…

(Giorgio Silfer)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.