Dum la lastaj tri jaroj milito fariĝis pli kaj pli aktuala temo en Eŭropo, kvankam en Esperantio oni ankoraŭ perceptas ĝin malpli intense ol estis la konflikto ene de Jugoslavio dum la 1990aj: ne hazarde tiu ĉi produktis legindan originalan prozaĵon (de Spomenka Ŝtimec), analoge al la poeziaj dolorkrioj (de Kálmán Kalocsay) tra la dua mondmilito, dum la nunaj “boaaj” aŭ “bokaj” poetoj ne kapablas pli ol traduki tezdokumentojn.
La nuntempajn militojn karakterizas regreso el jura vidpunkto, kio estas komprenebla (neniam pravigebla) ĉe aŭtokratioj kiel Rusio aŭ Irano, kaj terorismaj grupoj kiel la armita alo de Hamas, tamen ne akceptebla ĉe demokratioj, La unua manko estas la proceduro por militdeklaro: ne sufiĉas la decido de prezidento aŭ de ĉefministro, necesas la baloto en la koncerna Parlamento; tial liaj sampartianoj mem forte kritikas la lunatikan Trump.
La dua problemo estas la malrespekto de la internacia humanitara juro: tio koncernas ekzemple Israelon, ne tiom pro la strategio de preventaj atakoj, kiom pro la konduto en Gaza.
El la sumo de ambaŭ problemoj rezultas tria: la senpoveco de la internacia komunumo, specife Unuiĝintaj Nacioj. UN havas malpli da kuraĝo ol Ligo de Nacioj: ĉi-lasta tuj eksigis Sovetunion pro la agreso al Finnlando en 1939, dum UN ne faris tion kun Rusio post la agreso al Ukrajno en 2022. Konsilio de Eŭropo kondutis pli dece ol UN, tiurilate.
Trans la jura aspekto, restas la etika: la esperanta kulturo distancas de militemo kaj perforto; sed la pacifismo de la esperantisto fondinta Internacian Civilan Servon (Pierre Ceresole) kaj la neperforto teoriumita de la svisa amiko de Gandhi (Edmond Privat) estas minoritataj konceptoj makrosocie, kaj eĉ en Esperantio, kun unu sola klara escepto, fondita sur raŭmismo: la Esperanta Civito.
(Giorgio Silfer)