Komuniko de la AEU-prezidanto

HeKo 403 8-B, 21 sep 09

Mi anoncas publike mian eksiĝon el la estraro de Hispana Esperanto-Federacio kaj el la posteno de redaktoro de la HEF-organo, “Boletín”.

La eksiĝon kaŭzas la neeltenebla klimato kiu kreiĝis ene de la estraro de HEF, pro akriĝanta tendenco al superregado fare de Madrido, kiu esprimiĝas unuflanke per neakcepteblaj klopodoj redukti la aŭtonomecon de la redaktoro, aliflanke per klopodoj redukti la aŭtonomecon de la regionaj kaj lokaj asocioj, specife en la organizado de aranĝoj kaj en la starigo de lingvoekzamenoj.

Estas rimarkinde ke, dum HEF teorie strebas al federisma strukturo, la prezidanto Pedro Hernández Ubeda praktikadas madridan centralismon. Kio estas aparte grava eraro, en asocio kun jam malmultaj membroj, bazita entute sur volontulado, kaj kun nesolvitaj problemoj de regiona reprezento, unuavice en Katalunio.

Subskribis: Ángel Arquillos Lopez, prezidanto de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.