Sekve al la unuflanka deklaro pri la sendependiĝo de la Kabinda Respubliko, farita en Bruselo 4 februaro 2011, la konstanta politika komisiono de la Fronto por la liberigo de la ŝtato de Kabindo, kunveninte en Svislando 21 februaro 2011, ratifis la sekvajn:
1) la formadon de la registaro de la Kabinda Respubliko, laŭ la aneksita dokumento; (*)
2) la deponon de la Konstitucia Ĉarto de la Kabinda Respubliko, kiel akton de formaligo ĉe notario en Svislando;
3) la restrukturigon kaj reorganizon de la movado, kongrue al la decidoj prenitaj dum la kunveno de Nkoto Likanda 19-21 aŭgusto 2010 en Parizo, kaj kadre de la Konstitucio de la Kabinda Respubliko;
4) la Kabinda Respubliko privilegias la vojon de la diplomatio por la solvo de la politikaj problemoj.
Por la konstanta politika komisiono de FLEC,
subskribis Stéphane Barros Manga
(*) Dekkvino da ministroj kaj kvin vicministroj, inter kiuj la Kanceliero (ĉefministro) estas d-ro Joël Batila. La Prezidento de la Kabinda Respubliko nomiĝas Nzita Henrique Tiago.