En la tria datreveno de la interslava milito la Ĝenerala Asembleo de UN aprobis du rezoluciojn favore al la teritoria integreco de Ukrajno, sen la subteno de Usono, kiu diverĝis de la okcidenta bloko per sindeteno pri teksto de Usono mem proponita. La usona propono petis nur rapidan repaciĝon sen kondiĉoj.
La unua rezolucio estis proponita de Ukrajno kun la apogo de la EU-ŝtatoj. Ĝi petas la tujan retreton de la rusia armeo el la ukrajna lando, kondamnas la rusian agreson kaj emfazas la neceson respekti la suverenecon kaj la teritorian integrecon de Ukrajno. Ĉi tiu rezolucio estis aprobita per 93 voĉoj poraj, 65 sindetenaj kaj dek kontraŭaj (inter ĉi-lastaj Rusio kaj Usono).
La dua rezolucio estis proponita de Usono; nur kelklinia, ĝi petas rapidan finon de la konflikto, per “daŭrebla paco” inter Moskvo kaj Kievo. Francio (nome de Eŭropa Unio) proponis du amendojn: per la unua, la paco estu “justa, daŭrebla kaj tuta inter Ukrajno kaj Rusa Federacio, konforme al la Ĉarto de UN kaj la principoj de suvereneco, egaleco kaj teritoria integreco de la ŝtatoj”; per la dua, oni emfazas la engaĝon por “la suvereneco, sendependeco kaj teritoria integreco de Ukrajno ene de ĝiaj landlimoj internacie agnoskitaj, inkluzive de la teritoriaj akvoj”.
La tiel amendita rezolucio pasis per 93 voĉoj poraj, 8 kontraŭaj (Bjelorusio, Burkino, Malio, Niĝerlando, Nikaragvo, Norda Koreio, Rusio, Sudano) kaj 73 sindetenaj; inter ĉi-lastaj Usono kaj Hungario.
Pro tiuj voĉdonoj formaliĝas la fendo inter Usono kaj ĝiaj NATO-aliancanoj (ne nur EU, ankaŭ Britio kaj Kanado). Unuflanke tre mildiĝis la diplomatia izolo de Rusio, danke al Usono; aliflanke Usono mem alprenas siajn riskojn perdante la diplomatian apogon de siaj tradiciaj aliancanoj, unuafoje post 1948.
(bx)