Kongresaj numeroj 2009 de Heroldo

HeKo 401 8-B, 31 aug 09

Aperis la du kongresaj numeroj de “Heroldo de Esperanto”, kiuj atingas samkoverte la abonantaron. Interalie ricevas atenton Kultura Esperanto-Festivalo, Internacia Junulara Kongreso, Internacia ILEI-Konferenco, SAT-kongreso, Universala Kongreso. Ĉe la du lastaj la korespondanto de HdE estis sen. Dieter Rooke.

La raportoj objektive informas pri la koncernaj eventoj. Interalie HdE tute ne kaŝas (male ol faras la oficialaj organoj de la kongreso) la bedaŭrindajn agresojn kontraŭ UK, kiel atestas la kvarkolumna titolo de la numero dediĉita al la Universala Kongreso: “Bjalistoko, la zamenhofa urbo — sed la kongreso spertis ksenofobiajn atakojn”. Per tio kaj alio la gazeto plenumas sian rolon de informanto sen kosmetika premo. Kompreneble, ĝi aperigas la dokumentojn (kiel la kongresan rezolucion kaj la ferman paroladon de prezidanto Dasgupta) kun komentarioj, por ke la legantaro havu sub la okuloj la aŭtentajn tekstojn. Tamen, kompare kun aliaj jaroj, ĉi tiuj numeroj ne proponas intervjuojn.

“Heroldo de Esperanto” raportas (ĉiam sen kosmetiko, kaj profundigante la novaĵon) pri minoraj kongresoj, ankaŭ en aliaj kontinentoj — Afriko, Ameriko, Azio. Krome ĝi dediĉas atenton al la rilatoj inter Michael Jackson kaj esperanto, kaj al pluraj kulturaj aktualaĵoj eksterkongresaj en la tria paĝo.

La plej ofte aperantan gazeton en esperanto posedas, eldonas kaj administras Kooperativo de Literatura Foiro. Ĉefredaktoro: c-ino Annette Muhlemann. Varbekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.