Konkurso EKRA-25 pri esperanta poezio kaj humuro

HeKo 860 9-B, 9 jan 25

SEDK  “D-ro Ivan Kirĉev”- urbo Razgrad, Bulgario, lanĉas por 36a fojo Internacian Esperantan konkurson por originala esperanta poezio kaj humuro – EKRA-25. La sendotaj konkursaĵoj je liberaj temoj devas esti nenie publikigitaj antaŭe. Ili devas esti komputile skribitaj kaj subskribitaj per pseŭdonimoj. 

La konkursaĵojn, bonvolu sendi al retadresoj: edkrazgrad@gmail.com / dimakateva@gmail.bg . La veran nomon kaj poŝtadreson, karaj partoprenontoj, vi  sendu al dkateva@mail.bg kaj ekra_razgrad@mail.bg 

Limdato – 31.05.2025. La rezultoj estos anoncitaj kadre de EKRA-2025, kiu okazos la 21an de junio 2025. La premiitaj konkursaĵoj estos publikigitaj en revuoj: “Bulgara esperantisto”, en “Esperantista tribuno” – eldonaĵo de la Esperantista Domo pri kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” – Razgrad.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.