Konkurso EKRA-25 pri esperanta poezio kaj humuro

HeKo 860 9-B, 9 jan 25

SEDK  “D-ro Ivan Kirĉev”- urbo Razgrad, Bulgario, lanĉas por 36a fojo Internacian Esperantan konkurson por originala esperanta poezio kaj humuro – EKRA-25. La sendotaj konkursaĵoj je liberaj temoj devas esti nenie publikigitaj antaŭe. Ili devas esti komputile skribitaj kaj subskribitaj per pseŭdonimoj. 

La konkursaĵojn, bonvolu sendi al retadresoj: edkrazgrad [ĉe] gmail [punkto] com (edkrazgrad[at]gmail[dot]com) / dimakateva [ĉe] gmail [punkto] bg (dimakateva[at]gmail[dot]bg) . La veran nomon kaj poŝtadreson, karaj partoprenontoj, vi  sendu al dkateva [ĉe] mail [punkto] bg (dkateva[at]mail[dot]bg) kaj ekra_razgrad [ĉe] mail [punkto] bg (ekra_razgrad[at]mail[dot]bg) 

Limdato – 31.05.2025. La rezultoj estos anoncitaj kadre de EKRA-2025, kiu okazos la 21an de junio 2025. La premiitaj konkursaĵoj estos publikigitaj en revuoj: “Bulgara esperantisto”, en “Esperantista tribuno” – eldonaĵo de la Esperantista Domo pri kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” – Razgrad.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.